Berberaj Militoj

La Philadelphia ĉe Tripoli, en Oktobro 1803.
Bruligo de la usona ŝipo Philadelphia – "The most bold and daring act of the age."
Horatio Nelson.

La Berberaj Militoj estis serio de konfliktoj kiuj pintis en du militoj luktitaj je diferencaj momentoj pro la samaj tialoj inter Usono, Svedio, kaj la Berberaj ŝtatoj (nome de jure posedaĵoj de la Otomana Imperio, sed de facto sendependaj, nome Tunizio, Alĝero, kaj Tripoli) de Nordafriko fine de la 18a kaj komence de la 19a jarcentoj. La svedoj estis milite kontraŭ la Tripolitananoj ekde 1800 kaj estis finfine aligitaj de la usonanoj.[1] La tialo estis peto fare de la berbereskaj piratoj de tributo el la usonaj komercŝipoj en la Mediteranea Maro. Se ŝipoj de difinitaj landoj malsukcesis pagi, piratoj atakis la ŝipon kaj ekhavis ties varojn, kaj ofte sklavigis la ŝipanarojn por akiri kontraŭ ili elaĉeton. Kiam Thomas Jefferson iĝis Prezidento de Usono, li malakceptis pagi tributon kaj sendis mararmean militŝiparon al la Mediteraneo; ili bombardadis variajn fortifikitajn piraturbojn, laste atingante koncedojn de libera pasrajto el ties regantoj. La administracioj kaj de Thomas Jefferson kaj de James Madison entreprenis agadojn kontraŭ la Berberaj ŝtatoj je diferencaj epokoj. Jefferson estris la Unua, el 1801 al 1805, kontraŭ la pirataj urboj en kio estas nun Libio, Tunizio, kaj Alĝerio. Madison estris la fortojn por la dua milito en 1815.

  1. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Woods, Tom; $2

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search